世界语全译本:聊斋志异(全4册)
上QQ阅读APP看本书,新人免费读10天
设备和账号都新为新人

第23章 犬奸—HUNDO-ADULTULO

Komercisto de Qingzhou pro negoco en fremdaj lokoj ofte ne restis hejme dum tutaj jaroj. En lia hejmo brediĝis blanka hundo. La edzino allogisĝin koiti kunŝi kaj ambaŭkutimiĝis al tio. Iutage la komercisto hejmen revenis. Dum li kunkuŝis kun la edzino, subite la hundo entrudiĝis. Ĝi kuris en la liton kaj eĉmordmortigis la mastron. Najbaroj indigne denuncis al la mandareno. Dum juĝado la virino neniel konfesis, do estis sendita al prizono. Poste oni arestis la hundon kaj ree venigis la virinon. Ekvidinte ŝin, la hundo alkuris disŝirante ŝian veston por koiti. Nur tiam la virino havis nenion por sin pravigi. Du pedeloj estis ordonitaj forkonduki la geadultulojn al la supera instanco, unu eskortis la virinon kaj la alia hundon. Tiuj, kiuj volas rigardi la geiĝon, kune kolektis monsumon kaj subaĉetis la pedelojn, ke ili venigu la virinon kaj hundon koiti. Ĉiufoje spektantoj nombriĝis je centoj kaj la pedeloj multe riĉiĝis per tio. Poste la virino kaj hundo estis kondamnitaj al morto. Ho ve! en la mondo tiel vasta vere povas okaziĉio! Tamen kiu vivas home sed koitas besteĉu nur tiu virino unika?

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Amorrendevuo estis jam mokata ekde antikva tempo kaj adultkuniĝo estis ankaŭĉiam malestimata de homamasoj. Tamen tiu ĉi ino, ne povante toleri la senedzan solecon, eĉsopiris lascive pri la voluptaĝuo. Kuŝante surdorse en la lito, ŝi agis kiel bestino en la hejmo kaj rapidmove envenis la hundo, kiel ŝia karulo sub litkovrilo. Antaŭla geiĝamuzejo jen svingiĝis vigle la fia hundvosto kaj en la amorludejo tangis ritme la malĉasta talio. La akra pikilo en prepucio tuj malkaŝiĝis je pugpuŝiĝo kaj vidiĝis nur pomelo post sagpinto dum la plumo apenaŭ kaŝiĝis en la fendo. Ho,ekpenso pri koito kun alirasa besto, kiel ĥimera absurdaĵo! La hundo, kiu ja devis gardi boje kontraŭadultulo, tamen mem adultis kaj eĉkruele murdis la mastron. Per kia leĝo oni devas puni tian krimon? Kaj la virino, kvankam ne besto, tamen fakte fiagis kiel perversa besto. Tre eble eĉlupo kaj tigro abomenus manĝiŝian karnon! Ho ve! Kiel krimulo, kiu adultis kaj murdis, la virino povas esti kondamnita al distranĉa ekzekuto. Sed rilate al la hundo kiel krima adultulo kaj murdinto, en la homa mondo ankoraŭ ne ekzistas leĝo por ĝin puni. Oni punis fihomon per transformigo en hundon, sed por puni fihundon, certe mankis rimedo eĉ en Hadeso. Do, kondamnuĝin je dismembrigo kaj arestuĝian animon al Hadeso por juĝado.